2017-01-21

Malnova Ĉefgardejo - centra placo kaj deirpunkto en Frankfurto


Malnova Ĉefgardejo (Alte Hauptwache) -
Centra placo kaj deirpunkto de Frankfurto
La placo de la malnova ĉefgardejo estas la centro de  Frankfurto kaj sub la placo kruciĝas ĉiuj gravaj transportlinioj  de la urbo.  Ĉi-tie Frankfurtanoj kaj loĝantoj de la regiono Rejno-Majno renkontiĝas por iri en la apuda piediranta zono "Zeil" kun ĝiaj okulfrapaj grandmagazenoj kaj verdaj platanarboj - aŭ simple por pasigi la tempon en unu el la multnombraj kafejoj, kineoj kaj magazenoj en ambaŭ flankoj de la Zeilstrato.
Kiam vi ĉirkaŭrigardas la placon vi unue vidas la granda preĝejo Katharinenkirche dekstren kaj la grandmagazeno Kaŭfhof maldekstren de la Zeilstrato, la kompare malgranda konstruaĵo de la ĉefgardejo troviĝas en la malantaŭa parto de la placo apud la Katherinenkirche tra la strato "Grosse Eschenheimer Strasse", kiu videble tranĉas la placon en du partojn, sed kiu ekde la jaro 2009 estas barita por motora trafiko.
La gardejo estas barokstila konstruaĵo el la 17a jarcento kaj estis gardejo kaj maliberejo. En ĝia funkcio kiel gardejo ĝi estis la primera atakpunkto  de la revolucianoj kiuj la 3-an de Aprilo 1833 atakis kaj okupiĝis la urbajn gardejojn kun la celo meti signalon por tut-germanan nacian kaj demokratian revolucion. Sed ilia plano estis jam antaŭe perfidita kaj mankis la subteno de la loĝantaro - por tio la plano malsukcesis.  Jam en la jaro 1728 oni devis rekonstrui la origina ĉefgardejo pro kaduko. Post tio la ĉefgardejo nun estis unuetaĝa rektangula konstruo kun kolonoj kiuj formigas ampleksajn arkadojn kaj la larĝa flanko montras  skulptitan frontonon kun la urboinsignoj. Malantaŭ la tegmentofenestroj estis la ĉeloj por malgravaj deliktuloj, la gravajn krimulojn oni malfermis en ĉeloj en la volbita keletaĝo. En la placo antaŭ la ĉefgardejo ankoraŭ estis la tiama ekzekutejo kaj la pilorio-kolono, kie oni katenis deliktuloj. Pro tio la pilorio-kolono ankaŭ estas nomita "kolono de malhonoro". Ĉi-tie la juristo Johann Ŭolfgang Goethe vidis la ekzekuto de la infanmurdistino Susanne Brand, kaj estas konata ke Goethe ŝin prenis kiel ekzempleron por la romanfiguro Gretŝen en la fama romano Faŭsto.
En la militjaro 1944 la ĉefgardejo estis detruita de fajro kaj denove rekonstruita en la jaro 1953, nun iom da metroj for de la originala loko pro la konstruo de la metroo.
En la malnova ĉefgardejo hodiaŭ troviĝas bona kafejo kun restoracio kie oni povas gustumi tipajn frankfurtajn pladojn. Dorse de la ĉefgardejo antaŭe estis la Schiller-placo, sed  nuntempe ĉi-tie estas la eniro al la subtera pasaĝo kaj al la metroo kaj S-Bahn linioj. En la pasaĝo oni trovas etajn vendejojn, rapid-manĝejojn, publikan necesejon kaj bileto-vendejojn por publika transporto kaj por mendi biletojn pro lokaj eventoj aŭ aranĝoj. Ĉi-tie ankaŭ estas situita la infanmuzeo kie infanoj povas ludi kaj samtempe lerni  iom pri la historio kaj kulturo de Frankfurt. 
Ni nun ree turnas  orienten kaj  rigardas denove la  Katharinen-Kirche, kiu estas la protestanta ĉef-preĝejo de Frankfurto meze de la urbocentro.  La baroka konstruaĵo el la 17-a jarcento estas ununava halopreĝejo konstruita el kalkaĵita splitstonoj. Diversaj partoj estas konstruita el la regiontipa ruĝa grejsostono. La areo de la Katharinenkirche situis antaŭ la Bockenheimer pordego ĉe la antaŭa urbomuro, kiu separis la malnova urbo de la "nova urbo" konstruita en la jaro 1333. Por tio la preĝejo ne havas tipan belan okzidentan portalon kaj  la ĉefa enirportalo situas en la norda flanko.  La nomo Katharinen-Kirche originas de la monaĥineo  por nobelaj virgulinoj kiu estis fondita 1354 honore al la "Sankta Katharina" kaj kiu estis konstruita  apud fondaĵo de malsanulejo por malsanaj kaj malriĉaj homoj el la jaro 1343.
La monaĥineo kaj la malsanulejo posedis du malgrandajn kapelojn direkte apude. Ekde 1533 la urbo fariĝis luther-konfesa kaj la unua evangelika prediko okazis la 9-an de marzo jam 1522 en la Katharinen-kapelo.  Post 4 jarojn la lastajn monaĥinojn forlasis la lokon kaj la evangela komunumo komencis uzi ambaŭ kapelojn. en la jaro 1542 la urbokonsilo ŝangiĝis la statuso de la monaĥinejojn en urbaj institucioj por prizorgendaj virinoj de lutherana konfesio. Ekde 1590 la urbokonsilio kunmetis la du kapelojn kaj alikonstruis ĝin.  Sed baldaŭ la konstruaĵo estis tro malgranda por la kreskanta komunumo kaj en la jaro 1678 komencis la malkonstruo kaj rekonstruo de  nova preĝejo, kiu estis plenumita post nur tri jarojn.
Dum la milito la preĝejo estis destruita per bombatako  kaj forbruliĝis  1944 kune kun la baroka interio, nur bildciklo kaj kalkaj epitafoj survivis la milittempon.
Post la milito la preĝejo estis rekonstruita en la jaroj 1950 ĝis 1954 en moderna stilo. Interne vi povas malstreĉi kaj ĝoji la kvieton aŭ eble povas audi orgenomuzikon de la 1990 konstruita Rieger orgeno, kiu estas instrumento tre bone adaptita al la akustiko kaj por tio estas la pli favorita kaj plejludita orgeno en Frankfurto.
Vidalvide de la Katharinenkirche situas la grandmagazeno Kaŭfhof kaj de la tegmentoteraso vi havas belan ĉirkaŭvidon al la bankokvartalo kun ties altaj ĉielskrapantoj, la vizito indas precipe dum krepusko aŭ nokten pro la miriadoj da lumoj. Ankaŭ indas piediri de la ĉefgardejo okzidenten, preter la borso al la opera placo. Tie troviĝas la bela nova opera konstruaĵo kaj la impona "Lucae" puto kun ties 5 metrojn diametra granita pelvo kaj kun bele lumigita akvo-fontano.
La Zeilo aŭ "Die Zeil"
En la frumediavala tempo la areo de  la hodiaŭa strato "Zeil"  trapasis laŭlonge de la estinta urbomuro kiu estis konstruita en la 12-a jarcento.  Kune kun sekan foson ĝi formiĝis la ekstrema urbolimo. En ĝia norda parto ekzistis du pordegoj tra kio oni povis eniri la mediavala urbo: La Katharinen pordego  inter la stratoj Holzgraben kaj Hirschgraben kaj la Bornheimer pordego en la pli norda parto. Sur la kampo ekster la muro inter la du pordegoj okazis la brutoforio kaj okcidente de la Katharinenpforte  la ĉevalforio aŭ Rossmarkt. La malnova vorto "Ross" signifas ĉevalo kaj la nomo "Rossmarkt" konserviĝis ĝis hodiaŭ - la Rossmarktstrato komencas en suda direkto de la ĉefgardeja placo.
Kun la dua ekspansio de la urbo en la jaro 1333 la urbo grandiĝis triope kaj ekde 1343 nova urbomuro estis konstruata. Inter la malnova kaj la nova muro ekestis novaj konstruaĵoj kun grandaj kortoj kaj ĝardenoj por agrikultura uzo. Ekde tiam ankaŭ la kampo de la bruto- kaj ĉevalforio estis parto de la urbo kaj inter la du romanikaj pordegoj ekestis nun strato kiu tiutempe havis nur konstruaĵojn en ties norda flanko. Tiu aparta konstrustilo oni nomas "Häuserzeile" kaj tio estas la deveno de la nomo "Zeil".


Zeil mit noch einseitiger Bebauung, 1552

(Holzschnitt von Conrad Faber von Creuznach)


La stratnomo "Zeil" devenas de la vorto "Häuserzeile" kaj signifas ke en la strato tiutempe estis konstruata domoj nur uniflanken en la nordo flanko, la oposida flanko tiutempe estis libera areo.      




https://de.wikipedia.org/wiki/Zeil


Zeil mit noch einseitiger Bebauung, 1552
(Holzschnitt von Conrad Faber von Creuznach)

La stratnomo "Zeil" devenas de la vorto "Häuserzeile" kaj signifas ke en la strato tiutempe estis konstruata domoj nur uniflanken en la nordo flanko, la oposida flanko tiutempe estis libera areo.       



https://de.wikipedia.org/wiki/Zeil

Keine Kommentare: