2022-04-17

Poemo

Ĉio ja dependas de la regantaj ŝtatestroj, ĉu voĉdonitaj en demokrata baloto, ĉu enpovita en oligarcha sistemo, la sistemoj ja tuta egalas - ĉie oni prirabas kaj ekspluatas la lastajn naturajn resursojn. Kaj la homaro jam delonge scias ke la ŝtatkapitalistaj sistemoj - ĉu ili nomas sin kapitalistaj, socialdemokrataj au socialistaj - respondas tiun nereversigeblan detruadon de la naturaj areoj kaj reservoj. Antaŭ la dangeroj kaj efektoj de la klimatŝangiĝo ja jam longe antaŭe aliaj defioj kiel pandemio, militaj konfliktoj kaj krizoj pro kontraŭaj ideologioj kaj mondkonceptoj kaŭzas je la plimulto seniluzion kaj retiron en la privatan sferon anstataŭ intereson pri la tuthomaraj kaj humanaj celoj.

2021-03-13

Ĉu la Esperantistoj estas sennacieca-anarkiema-movado-tutmonda (SAMT) ?

La Esperantistoj kaj precipe la SAT-anoj laŭ mi estas vivanta formo de sennacieca-anarkiema-movado-tutmonda. La internacia lingvo Esperanto estas la ligilo per kiu  tiu organismo supervivis jam pli ol jarcento. En la jaro 1921 la sennacieca asocio tutmonda SAT estis fondita kaj ĉi-jare ni nun povas festi la centjaran historion de tiu avandgarda asocio. Mi pensas ke la esperanta lingvokomunumo estas grandega sukceso kaj ĉiuj Esperantistoj povas fieri pro partopreni kaj subteni la atingojn de la SAMT-organismo.

Ĉu mi troigas dirante ke Esperantistoj estas mondcivitanoj kiuj jam venkis la naciajn limojn kaj laboradas pro pli bunta kaj bela civilizeco, daŭran interkompreniĝon kaj pacon. La homaro nun estas minacata pro senzorgaj agoj kaj konsummaniero. La tutmonda pandemio devus atenti nin ke ni stiras laŭ la rando de abismo kaj ke ni devas kontraŭstari kaj aliorganizi nian socion. La tielnomataj verdulaj partioj kaj medioprotektaj asocioj ŝajne ne volas kompreni la fakton, ke la forkonsumado de la resursoj kaj la mondskala medipoluado estas kaŭzita de kapitalistaj ŝtatoj kun iliaj ĉiam plu kreskantaj ekonomioj necesitaj por pagi armeon, oficistojn kaj ŝtatajn organojn. Tiu diabla circo devas esti finigita per sennacieca-anarkiema sociformo kiu inkludas ĉiujn homojn laŭ iliaj povoj. Ĉiu homo devas havi la rajton kaj la tempon aktivi en la komuna vivo, partopreni kulturajn eventojn kaj labori nur pro lia bezono kaj ne pro la profito de riĉuloj. La produktoj kaj varoj devas esti farita pli bonkvalita kaj longviva kaj la konkurenca strebo inter la homgrupoj por la plej nova truko aŭ artifiko devas fini.

 

       

                  

2020-11-14

Anglalingvaj kursoj en Germanio

Laŭ la platformo "Studis online" ekzistas 1844 anglalingvaj kursoj pri inĝenierado kaj komputiko en Germanio, kvankam ofte nur iuj el la kursoj estas komunikitaj en la angla. La nombre plej fortaj fakoj:

Komputiko (447 kursoj): 
Komputiko, Komerca informadiko, cifereca komerco, informa teknologio, datuma scienco 

Elektra inĝenierado kaj informa teknologio (244 ofertoj): 
elektrotekniko kaj informa teknologio, informa teknologio, energia teknologio, mekatroniko, mikrosistema teknologio

Mekanika inĝenierado (149 kursoj): 
materiala scienco, mekanika inĝenierado, elektrotekniko, mekatroniko, aerspaca inĝenierado

Komerco kaj inĝenierado (147 ofertoj): 
Industria inĝenierado, renovigebla / regenera energioj, internacia industria inĝenierado

Ĝeneralaj inĝenieraj sciencoj (191 kursoj):
Loĝistiko kaj proviza ĉeno-administrado, logistika administrado, mikrosistema teknologio, teknika komputiko, ĝenerala inĝenierado

2020-11-13

IT-kompanioj konstruas nuban koncepton por industria aŭtomatigo

Fonto: Ĵurnalo VDI-nachrichten-06.11.2020.pdf 

Aŭtomatigo: Laŭ studo de MHP Management- und IT-Beratung GmbH kaj LMU Munich, manko de kunfunkciebleco estis unu el la plej grandaj obstakloj al Industrio 4.0. Kun sia Distribuita Industria Nubo, Hewlett Packard Enterprise (HPE), Intel kaj Microsoft nun volas ŝanĝi tion kaj ebligi kontinuan interŝanĝon de datumoj kaj servoj en heterogenaj produktadaj medioj. La tri informadikaj specialistoj nun kombinis siajn industriajn 4.0-teknologiojn en rando-al-nuba solvo. Ĉi tio kreas konsekvencan ligon inter loka prilaborado de datumoj en la maŝina ĉirkaŭaĵo (rando) kaj malcentralizita stokado kaj prilaborado en la nubo. La kerno de la arkitekturo estas malfermfonta programaro nomata Industria Serva Buso (ISB). "La malfermo de la arkitekturo signifas, ke estontaj normoj povas esti integritaj senprobleme," promesas Florian Dörr, estro de Edge Practice en la regiono DACH ĉe Hewlett Packard Enterprise. La Distribuita Industria Nubo haveblas en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando ekde la pasinta semajno. Kiel aliaj nubaj produktoj, unuopaj elementoj ankaŭ povas esti rezervitaj kiel senpaga produkto ĉe HPE. Ĉi tio reduktas la enirajn barojn. ciu

2020-10-02

Studentoj produktas proteinojn el karbona dioksido

Studentoj produktas proteinojn el karbona dioksidoKonkurado: Ĉi-jara ChemPlant-studenta konkurso organizita de la VDI-kompanio GVC estis malfacila. La tasko: Proceduro devas esti starigita, en kiu mikroorganismoj uzas CO2 kiel karbonan fonton por produkti proteinon por la nutraĵa industrio. Energio kaj krudmaterialoj devas esti akiritaj kiel eble plej daŭrigeble kaj vendaj merkatoj identigitaj. La instalaĵo povus esti libere planita en loko kun ekzistanta infrastrukturo. La kemia industrio subtenis ĉi tiun konkurencon. La teamo de Clausthal-Teknologia Universitato povis elstari el 17 aplikoj per sia propono pri produktado de mikroteino, bioteknologie produktita proteino koncentrita. Lydia Weseler kaj Andre Hebenbrock prezentis la projekton virtuala ĉe la jara konferenco de ProcessNet 2020. La Clausthalanoj disvolvis procezon, en kiu la metabolo de la bakterio Cupriavidus necator produktas pudran proteinan koncentraĵon, kiu enhavas ĉiujn esencajn aminoacidojn. La bakterio konvertas la CO2-emisiojn kaj riĉajn nutraĵojn el akvoj de la sterka industrio. La apartita biomaso estas uzata por generi energion por la procezo. Ĉirkaŭ 4 kg da CO2 estas uzataj por produkti 1 kg da mikroteino. La procezo postulas minimuman spacon kaj akvon. Mikroteino estas planita kiel vianda anstataŭaĵo en la nutraĵa industrio. ber

2020-07-26

Turner, auf zum Streite / Gimnastikoj, ek al la konkurso

Tiu estas provtraduko de la la germana "Turnerlied:  Turner auf zum Streite" de Heinrich Weismann el la jaro 1841.


Gimnastikoj, ek al konkurso
iru en la veg'
Fort' kaj kurag' konduki
nin al glora venk'
Jes, altega cel'
prilumas nian ludon.

Ne kun fremdaj armoj
ni altiras ŝirmon
kion naturo kreis
estas nia defio.
Se natur' restas fidela
Ni staras forta kaj libera.

Kiel al gimnastikaj ludoj
ni iras en la mond'
Tiu atingas la celon
kiu sin brava gardas.
Al korojn, fortaj kaj veraj,
la cielo brilas klare.

Ek, gimastikoj, luktas
Elprovu la tendenajn fortojn!
Tamen vin ĉirkauprenu
antaŭe kiel fratularo.
Granda verko elkreskas,
nur per unueco.
--
(H. Weismann 1841)

traduko
(G. Hennemann, 2020)


Originala teksto

Turner auf zum Streite
Tretet in die Bahn!
Kraft und Mut geleite
Uns zum Sieg hinan!
Ja, ein hehres Ziel
leuchtet unserem Spiel.

Nicht mit fremden Waffen
Schaffen wir uns Schutz;
Was Natur geschaffen,
Ist uns Schutz und Trutz.
Bleibt Natur uns treu,
Stehn wir stark und frei.

Wie zum Turnerspiele
Ziehn wir in die Welt;
Der gelangt zum Ziele,
Der sich tapfer hält.
Herzen, stark und wahr,
glänzt der Himmel klar.

Auf denn, Turner, ringet,
Prüft der Sehnen Kraft!
Doch zuvor umschlinget
Euch als Bruderschaft:
Großes Werk gedeiht
Nur durch Einigkeit!

(H. Weismann 1841)

2020-06-07

Mia biciklo vojaĝo tra nord-orienta parto de germanio estis plezuro

Du semajnojn mi biciklis tra la nordorientaj germanaj landoj 'Mecklenburg-Vorpommern kaj Sachsen-Anhalt' kaj dume vizitis urbojn kiel Rostock, Warnemünde, Stralsund, Bintz, Sassnitz, Greifswald, Anklam, Wismar, Schwerin, Magdeburg kaj Halle. Estis aparta plezuro regardi la bele rekonstruitajn urbocentrojn de la urboj Wismar en Mecklenburg kaj Halle en Sachsen-Anhalt.
Mi fotis multe kaj vi povas trovi kelkajn fotojn de mia vojaĝo ĉi tie,

https://photos.app.goo.gl/3jrBPPbYdUt7od4p8