2020-06-07

Mia biciklo vojaĝo tra nord-orienta parto de germanio estis plezuro

Du semajnojn mi biciklis tra la nordorientaj germanaj landoj 'Mecklenburg-Vorpommern kaj Sachsen-Anhalt' kaj dume vizitis urbojn kiel Rostock, Warnemünde, Stralsund, Bintz, Sassnitz, Greifswald, Anklam, Wismar, Schwerin, Magdeburg kaj Halle. Estis aparta plezuro regardi la bele rekonstruitajn urbocentrojn de la urboj Wismar en Mecklenburg kaj Halle en Sachsen-Anhalt.
Mi fotis multe kaj vi povas trovi kelkajn fotojn de mia vojaĝo ĉi tie,

https://photos.app.goo.gl/3jrBPPbYdUt7od4p8


etapoj, haltlokoj, ripozejoj, stadioj por grupo de biciklistoj au grupo de piedmarŝantoj


Hieraŭ mi partoprenis la BEMI retkunvenon https://bemi.tejo.org/tago/ kun diversaj kaj interesaj prelegoj. Inter alie mi aŭdis la unuan fojon pri la retpaĝo 'warmshowers.org', esperante: 'varmaj duŝoj', kie oni povas trovi eblecojn por tranokti senkoste dum biciklo vojaĝo. Mi senprokraste aliĝis kiel gastiganto kaj kiel venonta gasto. La servo estas komparebla kun la 'Pasporta Servo', nur ke la plimulto de la biciklistoj verŝajne restas nur unu nokton kaj ne pluraj. Tiu retpaĝo laŭ mi ege bonas por individuaj solaj biciklistoj aŭ paroj, sed ankoraŭ ne solvas la problemon de junularaj grupoj biciklantaj. Tiuj grupoj bezonas publikajn ripozejojn aŭ tendumejojn kun sanitaraj instalaĵoj, trinkavo, kiosko por aĉeti necesajn ajojn, ŝirmiloj kontraŭ vento kaj pluvo, ktp.

Al mi plaĉas la ideo ke la lokaj fajrobrigadoj kaj tie precipe la junulaj fajrobrigadistoj povus organizi kaj prizorgi tiujn ripozejojn kun kiosko.


Terminaro

Rastplatz  : etapo, haltloko, ripezejo, stadio


2020-06-06

lxdm - LXDE Display Manager | lxdm ekran manaĝilo

Mi tre ŝatas la lxdm ekran manaĝilo. Ĝi bezonas nur malmulte da risurcoj kaj estas fulmrapide. Precipe bone estas ke eblas ŝanĝi la klavaron per tajpi simplan komandon en LXTerminalo, ekz

~$ setxkbmap epo
~$ setxkbmap de
~$ setxkbmap us

por ŝanĝi inter la esperanta, germana kaj angla klavaro. Bonege estas ke tiu ĉi ŝanĝoj ankaŭ estas senprokraste kaj aŭtomate faritaj en jam lanĉitaj programojn kiel retumiloj aŭ la telegram apon.
Do la programoj ricevas mesaĝon pri la ŝanĝita klavaro kaj tuj ekuzas la novan agordon.

Ĉu tiu ne estas mirinda afero?