2019-05-30

La ghardenpordo

La ghardenpordo petege grincas en la hinghoj,
ghemadas pro printempaj ventoblovoj -
Erinaco sub foliomonto jam vekighas,
kaj strekas siajn membrojn pro malsato.
La amentoj de saliko jam ekfloras,
unua burdo audacas etan promenadon.
Mi enspiradas longe kaj dankemas
ke povus mi kaptadi  tiun chi momenton.

Dillenburg, je la trideka majo 2019

2019-05-28

Prelego pri Esperanto


Finfine amiko Gunter alvenis. Mi lin atendis jam je la kvara posttagmeze, sed li prenis la lasteblan trajnon de Marburg kaj alvenis ĉe la stacidomo en Dillenburg kvindek minutojn antaŭ la sesa. Ni rapidis hejmen por esti tie ankoraŭ ĝustatempe, ĉar la anoncita  prelego pri Esperanto laŭplane komenciĝas je la dekoka. Feliĉe kiam ni atingis la domon, ankoraŭ neniu persono estis videbla aŭ jam atendante, do ni kvietiĝis kaj malhaste startis niajn preparojn. Mi startis mian komputilon kun konektita projektilo kaj malheligis la ĉambron dume Gunter startis sian tekokomputilon. Post dek minutojn ni ankoraŭ estis la solaj ĉeestantoj, do pro tio Gunter komencis sian prelegon kun mi kiel sola aŭskultanto. Unue li prezentis la kabaredistoj "Pigor kaj Eichhorn" kun ilia kurioza prezentado "Esperanto en 3 minutoj", kio estas amuza kaj kompakta enkonduko pri la plej facila lingvo de la mondo. La peco finiĝas kun la demando kio estas "malvarma hundo". Kaj tiu estas la ŝlosilvorto post kiam Gunter paŭzigas sian prelegon kaj malpakas sian memfaritan faman "malvarman hundon", kukon konsistanta el kakao, biskvitoj kaj pli malpli sekretaj ingrediencoj. Post kafumado Gunter plu prelegis, nun pri la historio de la internacia lingvo, pri Zamenhof kaj la kialoj por elekti pseŭdonimon "Esperanto" anstataŭ lian propran nomon en la unua libro "Internacia Lingvo - Plena Lernolibro" verkita en Esperanto kaj en la rusa lingvo.

2019-05-01

Polusa Vortico

https://i.redd.it/smc5vi1zflc21.jpg Ŝikago dum la "polusa vortico" lasta monato.  Bela kaj impresa Usona urbo.

Fonto: Telegramgrupo Esperanto