2017-06-18

Kompari energian valoron de brulaĵojn

Estas interesanta temo kompari la energian valoron aŭ hejtvaloron de diversaj hejtaĵojn. Ekzemple uno litro de malpeza oleo havas energian valoron de 9,8 kWh (kiloŭathoro) kio kongruas kun 2,09 kg  (kilogrammo) da lignopeletoj. 

  • Defino 1 (https://eo.wikipedia.org/wiki/Lignopeleto)

lignopeletoj estas bastonformaj peletoj kun diametro de malpli ol 25 mm, kiu komplete au preskaŭ komplete konsistas el ligno aŭ segaĵpolvo. Lignopeletoj estas uzata kiel brulaĵo

  • Defino 2 (https://eo.wikipedia.org/wiki/Peleto)

Lignopeleto estas lignopulvoro (segaĵ-pulvoro) kunpremita la peletformo (diametro 6mm, longo 2–5 cm). La lignopeleto pli bone forbrulas ol la lignopulvoro mem. Ĉar ĝi estas pli homogena ol la ligno mem, tiel oni povas uzi ĝin eĉ en aŭtomataj forbruligaj kaldronoj. La temperaturo de la flamo atingas 800-1000 °C, dum la fumogaso havas la temperaturon de 70-100 °C. Tiel oni povas konstati, ke la sistemo havas la efikecon de 90%.La akvoenteno de la lignopeleto estas 10% kompare al 40% de ligno.La lignopeleto estis evoluigita antaŭ ĉ. 20–25 jaroj en germana lingvoareo kaj en Skandinavio.

Esprimite en aliajn vortojn: Se vi nun havas domon kiu bezonas ĉirkaŭ 2000 litrojn da malpeza oleo ĉiu jaro por hejtado kaj vi planas novan hejtilon kiu uzas lignopeletoj  - tiukaze  vi devus kalkuli kun 4 tunoj da peletoj ĉiu jaro. Eble vi povus uzi la ĉambron kie nun situas la oleujojn por depoti la peletojn. 
Simila temo estas la energia valoro de bruligaĵo por vetoriloj. 
La benzino havas energian valoron de 8,4 kŬh je litro, kaj dizelo 9,8 kŬh je litro. La Litio baterio povas stori nur ĉirkaŭ 0,18 kŬh/kg  aŭ 1 kŬh kongruas kun 5,55 kg bateripezo. Se la elektromotoro de via veturilo bezonas 10 kŬh/100km - tiukaze vi bezonas Litio-baterion kiu pezas 55 kg por atingi distanco de 100km. 
Ĉi-tie vi trovas kalkulilo por kalkuli inter la diversajn energiformojn:https://rechneronline.de/elektroauto/