2018-03-12

La Radio Amatoroj: Chu komparebla movado kiel la Esperantista ?

Estas vere interese kompari la Esperantistoj kun aliaj mondskalaj grupoj kiel ekz. la radio amatoroj.
Ambau grupoj entenas tre engaghighintaj homojn kaj spertululojn kiuj ghenerale loghas disaj kaj nur komunikas pere de TTT-iloj au pere de radio-sendiloj, kaj nur malofte persone renkontighas, do ekz. dum kongresoj au che semajnfinoj por kune ghojigi la estimatan shatokupon.

2018-03-03

Malpermeso por dizela veturiloj en urbaj zonoj estas dubinda

La germana justickortumo nun decidis ke urbadministracio povas malpermesi eniron en urbozonojn por dizelaj veturiloj kiuj emisias tro da aerosoloj kaj por tio ne konformas al la aktualaj normoj pri aerpureco. Tiu estas tre dubinda jurisdikcio ĉar civitanoj kaj malgrandaj firmaoj bezonas iliajn veturilojn por fari negocojn kaj enspezi monon. Ank civitanoj kaj feriantoj de aliaj EU-membrostatoj tiam ne plu rajtus veturi tra grandaj urboj kaj aglomeraj zonoj en germanio ĉar preskaŭ ĉiuj motoroj de ruldomoj  karavonoj bezonas dizelon. 
Tiu juĝo rememoras al mezepokaj limimpostoj kaj vojdoganaj barieroj. Ĝi malhelpas memdetermino kaj persona libereco de la civitanoj de eŭropo. Ĉu ni vere volas havi tiujn barilojn  ne estus pli bone enkonduki regulajn kaj pli rigidajn mezurojn de la aerosolkvoto de la elmotoraj gasoj kaj pli alte imposti la veturadon kun malnovaj veturiloj se ĝi ne konformas al la elflugasaj normoj? Mi pensas ke ne devas estis nacigermana decido se vi rajtas veturi kun dizelo veturilo au ne, sed devas esti respondeco de la eŭropa registaro decidi tiurilate.


   
  

2018-03-02

EDE estas mallongigo de Europa Demokratie Esperanto

EDE estas politika societo kio volas enkonduki la internacian lingvon Esperanto kiel ilo por komuniki inter cxiuj europaj landanoj. Unu el la unuaj pasxoj estus establigi Eo kiel oficiale agnoskitan lingvon en Europo. Unu agmaniero estas partopreni je la baloto de la europa parlamento kiu okazas cxiuj kvin jaroj. Por partopreni la EDE societo en germanio bezonas i.a. kandidatojn kaj subtenatojn kiuj pretas kolekti 4000 subtensubskribojn. Por malgranda societo tiu estas jam sufice strecxa tasko. Sed aliflanke estas bona shanco varbi por Eo kaj vi trejnas persvadarton kaj profesian komunikadon kun la celo konvinki homojn de via opinio. Tiu povas esti interesa nova sperto.