2016-05-18

Mi spertis mian unuan GEA kongreson en Munkeno

Jes, mi estis en Munkeno kaj spertis mian unuan GEA-kongreson dum Pentekosto 2016. Kaj jes ja, mi povis paroli esperante kun la pli multe de la partoprenantoj. Estis malbona kaj iom malvarma vetero, sed en la kongresdomo estis bona etoso kaj la homoj estis bon-humora. Mi vizitis multe da prelegoj, precipe la prelegojn kun temoj pri lingvoj kaj Eŭropo interesis min, i.a. la prelego de Konrad Gramelsbacher pri Josef Zauner hun titolo "La vojo al eŭropa partio" kaj la prelego de Zlatko Tisljar pri "Eŭropa identeco - Kiel krei kondiĉojn en kiuj plimulto de eŭropanoj kredos sin sinceraj eŭropanoj?" Mi ankaŭ aĉetis librojn de la tiel-nomata "resto-kisto", i.a. La Homa Vivaventuro de Giordano Moya, "Pri la varmo" de ing. JuDr. M. Tuma, CSc. "Esperanto an la 21a Jarcento" kaj la ege bone verkita libro "Ĵim la migrulo / aventuroj de la juna leopardo" de Siegfried Stampa.