2017-02-13

La epoko de Zamenhof

La jaroj 1870-1890 estis aparta, ĉar estis epoko kun gravaj inventoj.  Multaj de la tiutempe faritaj inventoj hodiaŭ estas arĥaika aŭ malmoderniĝinta kiel ekzemple la unuaj bicikloj aŭ la mondlingvo Volapuko de la pastoro Johann Martin Schleyer.

Ĉi-tiuj bicikloj  havis grandegan antaŭan radon kaj ege malgrandan dorsan radon. Estis ege imponaj aperoj kiam homoj rajdis tiajn altajn velocipedojn. Sed ankaŭ estis ege riska veturilo kaj ne malofte okazis akcidentoj pro malbonaj stratoj aŭ pro obstakloj kiuj baris la vojon. En tio tempo fondiĝis ankaŭ la unuajn bicikloklubojn kaj aperis la unua gazeto "La velociped" en la jaro 1881 en Germanio.

Daŭris ankoraŭ kelkaj jaroj ĝis la hodiaŭa modernstila biciklo kun "diamantframo" kaj ĉeno estis konstruita, kiu transmisas la pedalforto pere de ĉeno al la malaunatŭa rado.  La problemo estis solvita kiam oni povis konstrui bonkvalitajn kaj fidindajn ĉenojn kaj kun la sukceso de la moderna biciklo la epoko de la Alt-Biciklo aŭ "Hochrad" estis jam baldaŭ historio.

En la sama maniero kiel la unuaj bicikloj estis forpremita de la moderna biciklo  la unua mondlingvo Volapuko estis flankenpuŝigita de la internacio lingvo Esperanto, kies unua libro Dr. Ludvik Lejzer Zamenhof publikigis en la jaro 1887.



http://www.hochrad.info/hochradseite/hochradbasic/hochrad%20vereine.htm

 Ĉu vi ŝatas la ĉi tiun historian komparon de biciklo tekniko kaj
planlingvoj? Mi mem ege ŝatas fari komparojn tiamanieren.

  

Keine Kommentare: