2017-07-30

tutmonda kalendro hodiaŭ kaj estonte

Per abitra defino la naskiĝdato de Jesuo estas la komenco aŭ tielnomata jaro nulo de la hodiaŭa kalendaro enkondukita de la papo Gregorio la 13a en la jaro 1582.  La bezono reformi la ĝis tiam validan julian kalendaron estis kaŭzita ne nur de la tro longdaŭra kalendrojaro kompare kun unu sunjaro, sed  precipe de la problemoj precize defini la daton de la paskofesto,  kiu dependas de la printempa plenluno.
Tio ĉi gregoria kalendaro validas nun tutmonde, ĉar ĉiuj landoj  uno post la alia transprenis la gregorian kalendaron kio ĉekomence estis nur uzita de unuaj romkatolikaj landoj en eŭropo, sed nur ekde  1752 de anglio kaj la britaj kolonioj en ameriko,  ekde 1873 de japanio, ekde 1917 de turkio,  ekde 1918 de sovet-ruslando kaj 1922 de sovetunio laj laste ekde 1949 de la popola respupliko ĉinio. Do oni povas konstati ke la enkonduko de la gregoria kalendaro daŭris pli-malpli  400 jarojn, sed finfine sukcesis. En la jaro 1582 la papeco kaj la romkatolika eklezio ankoraŭ estis gravaj influhavaj institucioj kun politika aŭtoritato  kompareble  hodiaŭ eble kun organizacioj kiel la Eŭropa Komisiono aŭ la UNO. Nuntempe la papo jam delonge ne havas tian politikan influon kaj estas neimagebla, ke nova kalendara reformo estas iniciota de eklezio, sed pli verŝaine la iniciato venos de internacia organizo apogita de norminstitucioj. Bona ekzemplo estas ke ekde la jaro 1930 la ĵus fondita "Monda Kalendara Asocio" klopodis enkonduki novan perfektigitan  "Mondokalendaron",  unue ĉe la Ligo de Nacioj kaj poste ĉe UNO, kaj dum la jaroj 1930 -1950 ekzistis internaj strebadoj en ambaŭ organizacioj por kalendara reformo, sed ne venis al rezolucio, kvankam la nova tutmonda kalendaro havas aron da avantaĝoj, kiel ekzemple:

  • Jaro de 364 tagoj estas uzita kiel la bazo por kalkulanta datojn kaj ĉiu jaro estas esence egale
  • La kvaronoj de la jaro estas egala: ĉiu kvarono enhavas 91 tagojn aŭ 13 semajnoj aŭ 3 monatoj kaj la 4 kvaronoj estas identa en skemo
  • Ĉiu monato inkluzivas 26 labortagojn, plus dimanĉoj
  • Ĉiu jaro komencas sur dimanĉo, 1a de januaro kaj ĉiu laboranta jaron komencas lunde, 2a de januaro.
  • Ĉiu kvarono-jaro komencas sur dimanĉo kaj finas sur sabato.
  • La aldono fini la jaron kun la 365a tago, la t.n. Mondotago (Worldsday), kiu sekvas la 30an de decembro ĉiu jaro, stabiligas la kalendaron kaj faras ĝin “eterna”. Registrita kiel decembro W, ĝi egalas la hodiaŭn decembro 31a.
  • Ĉiu 4-jara superjartago estas aldonita fine de la dua kvarono kaj sekvas la 30an de junio. Registrita kiel junio W, ĝi egalas junio 31an en superjaroj.


Retligiloj:
http://www.theworldcalendar.org/TheRiddleOfTime.htm
http://myweb.ecu.edu/mccartyr/wca_history.html
http://www.theworldcalendar.org/
http://www.theworldcalendar.org/FAQ.htm
http://www.theworldcalendar.org/TWCandDescription.pdf

2017-07-24

akumulator-teknio parto unu

Kvazaŭ ĉiutage oni nun legas en amaskomunikiloj pri  E-aŭtoj kaj la baldaŭan forpason de la benzin- aŭ dizelmotoroj. Mi nun jam de unu jaro veturas per E-mobilo kaj tre ŝatas tiajn mallaŭtajn veturojn sen poluado de la medio. Ĉi-tio E-mobilo ne estas aŭto, sed relative malpeza veturilo - eŭropa tipklaso L5E - kun tri radojn kaj du seĝojn en malgranda kabino, sed oni povas  transporti kargo en ĝia malantaŭa parto. La  veturilo havas aron de ses plumbo-ĵeleo akumulatoroj je 12 voltoj en serio, t.e. entute 72V kaj kun po 150 Ah (amperhoroj) kapacito. La E-motoro havas povumon de 7,5 kiloŭato. Ĉiu akumulatoro pezas po 30 kilogramojn - kio sumiĝas al 180 kilogramojn!  Sed la E-motoro kaj la transmisiilo ne pezas tro multe kaj la tuta veturilo kun akumulatorojn nur pezas ĉirkaŭ 800 kilogramoj.

La veturilo akcelas de 0 al 80 km/h en 15-20 sekundojn kaj la maksimuma rapideco estas ĉirkaŭ 80 kilometrojn per horo.  La  atingebla distanco estas pli malpi 80 kilometrojn, kiu samas al veturado kun daŭro de unu horo sen paŭzo. Post unu horo la akumulatoroj jam havas ĉirkaŭ 50% de la plena kapacito, sed oni ne devus malŝargi plumbo-akumulatorojn malpli ol 50% de ĝia plena kapacito, ĉar alikaze la vivtempo de la akumulatoroj tre malpliiĝas. Unu plenŝargo de la akumulatoroj daŭras ĝis 8 horojn en normala doma kontaktingo kun 230 VAC (Alterna kurento). Mi nur malofte pensas ke estas malavantaĝo ke la ŝargo daŭras tiom longe aŭ ke la agoradio estas limigita kompara kun aŭtoj kun eksplodmotoro. Por pli grandan distancojn ol 80km mi nun aŭ prenas la trajnon aŭ mi prunteprenas aŭton por iujn horojn aŭ tagon. Ne estas grava malavantaĝo laŭ mia opinio