2021-03-13

Ĉu la Esperantistoj estas sennacieca-anarkiema-movado-tutmonda (SAMT) ?

La Esperantistoj kaj precipe la SAT-anoj laŭ mi estas vivanta formo de sennacieca-anarkiema-movado-tutmonda. La internacia lingvo Esperanto estas la ligilo per kiu  tiu organismo supervivis jam pli ol jarcento. En la jaro 1921 la sennacieca asocio tutmonda SAT estis fondita kaj ĉi-jare ni nun povas festi la centjaran historion de tiu avandgarda asocio. Mi pensas ke la esperanta lingvokomunumo estas grandega sukceso kaj ĉiuj Esperantistoj povas fieri pro partopreni kaj subteni la atingojn de la SAMT-organismo.

Ĉu mi troigas dirante ke Esperantistoj estas mondcivitanoj kiuj jam venkis la naciajn limojn kaj laboradas pro pli bunta kaj bela civilizeco, daŭran interkompreniĝon kaj pacon. La homaro nun estas minacata pro senzorgaj agoj kaj konsummaniero. La tutmonda pandemio devus atenti nin ke ni stiras laŭ la rando de abismo kaj ke ni devas kontraŭstari kaj aliorganizi nian socion. La tielnomataj verdulaj partioj kaj medioprotektaj asocioj ŝajne ne volas kompreni la fakton, ke la forkonsumado de la resursoj kaj la mondskala medipoluado estas kaŭzita de kapitalistaj ŝtatoj kun iliaj ĉiam plu kreskantaj ekonomioj necesitaj por pagi armeon, oficistojn kaj ŝtatajn organojn. Tiu diabla circo devas esti finigita per sennacieca-anarkiema sociformo kiu inkludas ĉiujn homojn laŭ iliaj povoj. Ĉiu homo devas havi la rajton kaj la tempon aktivi en la komuna vivo, partopreni kulturajn eventojn kaj labori nur pro lia bezono kaj ne pro la profito de riĉuloj. La produktoj kaj varoj devas esti farita pli bonkvalita kaj longviva kaj la konkurenca strebo inter la homgrupoj por la plej nova truko aŭ artifiko devas fini.