2019-04-24

La persona pronomo ri estas ridinda / mi proponas anstataŭan pronomon ji

Pardonu min, sed la vorto 'ri' estas ri-dinda. Mi tute ne ŝatas ri kiel seks-neutrala pronomo. Do, mia demando estas por kio staras ri? Eble por "Rex Imperator; Romanus Imperator" au por la komenco de R.I.P. , tiu estas 'requiescat in pace', engl.: rest in peace. La litero r je la komenco estas malfacile eldirebla de homoj el aziaj landoj kaj la akuzativa uzo de ri "rin" estas same ridinda. ri sonas dura kaj aspektas vira ... ambaŭ literoj r kaj i estas parto de la vorto vIRo, do ne precipe neŭtrala. Mi kontraŭe proponas la pli molan ji kiel seksneŭtrala pronomo - tiu ĉi ji taŭgas pli bone ĉar ĝi estas ne tiom malfacile eldirebla kaj ankaŭ pli neŭtrala. Mi precipe ŝatas la akuzativan formon jin, ĉar ĝi estas la unua parto de la ĉina dualismo jin-jang



Ekzemploj

Mi vizitis jin je la dek-kvina posttagmeze.

Ji ja estas granda verkulo.

Mi ja ne vidis jin ĉe la stacidomo.

Ĉu ji estas ulo aŭ ino?
~






Keine Kommentare: