2018-10-06

Ĉu la historio de la elektromobileco kaj Esperanto havas komunaĵojn ?

Legante la historion de la elektromobileco oni rimarkas ke en la komenco la elektromobiloj estis tre
ŝatata kaj la unuaj elektromobiloj en Eŭropo estis konstruata en 1888, do pli malpli en la sama jaro kiam Esperanto naskiĝis. Ĉu pura hazardo? Ankaŭ la historio de la elektromobileco kaj de la lingvo Esperanto aspektas simila. La elektromobileco kreskis de ĝia komenco ĝis la fino de la unua mondmilito, same kiel la nombro de la Esperanto parolantoj. Post la unua mondmilito la elektromotoro estis anstataŭita de la benzinaj kaj dizelaj motoroj kaj la elektromobileco estis flankenlasita. En same maniero la nombro de la Esperanto parolantoj malkreskis post la milito pro populareco kaj superrego de la angla lingvo. Sed nuntempe la elektromobileco populariĝas kaj homoj pli kaj pli interesiĝas pri tio alternativo. Do eblus ke ankaŭ Esperanto en la estoneco ankoraŭ havas ŝancon fari pli populara ol nuntempe.

Keine Kommentare: