2016-08-27

Nova elektroaŭtomobilo nun staras en mia korto

Nova elektroaŭtomobilo nun staras en mia korto. Ĝi havas poŝt-flavan karoserion kaj nur 3 radojn: la stirrado en la fronta parto kaj du radoj kun la motoro kaj transmisiilo dorsflanke. Ĝi ankaŭ havas kondukkabinon por la kondukisto kaj unu kunveturisto. Malantaŭ la kabino estas ebena ŝarĝspaco de 1.5*1.5 metroj areo por transporti varojn. Kiam la ses akumulatoraj baterioj estas plene ŝargita, la ĉaro povas movi ĉirkaŭ okdek kilometrojn kaj kun maksimume 80 km/h antaŭ la baterioj denove bezonas novan ŝargon. Do nun mi ĉiu tago havas 1-2 horojn puran ĝojon sen kostoj por benzino. La veturilo taŭgas bone por fari aĉetojn aŭ por viziti la familion, amikojn, lokajn festojn, renkontojn ktp. Nun en somero mi ŝarĝas la bateriojn pli malpli senkoste kun elektroenergio produktita per sunĉeloj sur la tegmento. Dum sunaj tagoj inter la 10a k la 16a horoj la sunĉeloj generas 2-3 kiloŭato kaj tia estas sufiĉe da povo por ŝarĝi la aŭto sen uzi energion de la reto.

Keine Kommentare: