2020-06-07

etapoj, haltlokoj, ripozejoj, stadioj por grupo de biciklistoj au grupo de piedmarŝantoj


Hieraŭ mi partoprenis la BEMI retkunvenon https://bemi.tejo.org/tago/ kun diversaj kaj interesaj prelegoj. Inter alie mi aŭdis la unuan fojon pri la retpaĝo 'warmshowers.org', esperante: 'varmaj duŝoj', kie oni povas trovi eblecojn por tranokti senkoste dum biciklo vojaĝo. Mi senprokraste aliĝis kiel gastiganto kaj kiel venonta gasto. La servo estas komparebla kun la 'Pasporta Servo', nur ke la plimulto de la biciklistoj verŝajne restas nur unu nokton kaj ne pluraj. Tiu retpaĝo laŭ mi ege bonas por individuaj solaj biciklistoj aŭ paroj, sed ankoraŭ ne solvas la problemon de junularaj grupoj biciklantaj. Tiuj grupoj bezonas publikajn ripozejojn aŭ tendumejojn kun sanitaraj instalaĵoj, trinkavo, kiosko por aĉeti necesajn ajojn, ŝirmiloj kontraŭ vento kaj pluvo, ktp.

Al mi plaĉas la ideo ke la lokaj fajrobrigadoj kaj tie precipe la junulaj fajrobrigadistoj povus organizi kaj prizorgi tiujn ripozejojn kun kiosko.


Terminaro

Rastplatz  : etapo, haltloko, ripezejo, stadio


Keine Kommentare: