2019-06-01

Esperanto kaj Etereumo - similaj vojoj kaj obstakloj ?

Esperanto estas projekto kun la celo ke homoj pli bone kompreniĝu unu la alian. Tiu praktike eblas ĉar Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj. Kaj Esperanto havas la avantaĝon ke ĝi estas relative neŭtrala, tiu signifas ke ĝi estas propraĵo de neniu ajn ŝtato aŭ lando. Tiu neŭtraleco kaj la malferma aspekto de la lingvo faras el Eo la idealan kandidaton por la venonta mondlingvo. En tiu senco la nuntempa disvastiĝo de la angla lingvo estas bona kaj celdirekta paŝo al la enkonduko de la venonta mondlingvo Esperanto.
Mi nuntempe kun interese legas pri la rapida evoluo kaj disvastiĝo de bitmonaj valutoj. Simile kiel ekzistas pli ol mil diversaj planlingvaj projektoj, nun jam ekzistas ĉirkau mil diversaj bitmonaj projektoj - apud la plej konata bitmonero nomata "Bitcoin". Eble interesus vin ke ankaŭ Bitmono povas estis nomita neŭtrala, ĉar neniu ŝtato au lando povas kontroli au eĉ malpermesi bitmonerojn. Bitmonaj projektoj kiel planlingvaj projektoj estas iasence nekontrolebla - kaj tiu ofertas ŝancojn sed ankaŭ riskojn. Kiam la homoj ekscias pri la novaj ŝancoj kaj eblecoj kiu bitmono kaj precipe la  t.n.  "spertaj aŭ inteligentaj kontraktoj" (angle: "smart contracts")  ilin povas oferti, ili nature ne volas malhavi tiun progreson. Fakte per spertaj kontraktoj homoj iĝos de nuraj konsumentoj al kaj konsumentoj kaj producentoj de informoj. En la angla oni kreis la novan vorton prosumer¹ "prosumento" por tiu nova stato, kiu kunigas konsumenton kaj producenton en unu persono. Do en la proksima futuro ni tre verŝajne ricevos bitmonon, kiam firmaoj volas havi niajn datumojn aŭ niajn opiniojn. Interese estas ke Ethereum, apud Bitcoin la dua plej konata bitmona valuto, estis precipe evoluita por ke spertaj kontraktoj povas uzi la blokĉenon de Ethereum, kaj nun multaj programistoj komencas lerni tiujn novajn konceptojn kaj teknikojn kaj plievoluas ilin.


¹ vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Prosumer

² https://eo.wikipedia.org/wiki/Ethereum

Legu ankau: https://www.coindesk.com/can-bitcoin-learn-failure-global-language-esperanto

Keine Kommentare: