2018-04-20

Kio estas la signifo de la nombro "42" el la fama libro "The Hitchhiker's guide to the Galaxy" de Douglas Adams - Mi nun trovis la respondon

Hodiaŭ mi trovis la respondon pri la demando kio signifas la nombro 42 el la fama libro de Douglas Adams:  
La nombro estas la areo en kvadrataj metroj da grundo de bona agrolando kion ĉiu homo devas posedi garantiita ekkomence de sia naskiĝo en la destrikto kie li au ŝi loĝas. Estas grundo kio devas esti uzata nur por kreskigi agrokultivaĵojn kiel terpomojn, fazeolojn, cepojn, karotojn au kukurbojn - plantoj por kiu oni devas prepari la grundon, elpluki la fiherbon, fosi la grundon por malkompaktigi kaj poste rasti ĝin antaŭ semado. Estas malfacila laboro kaj oni svitas iomete, sed estas tre bona sperto kiam oni vidas la plantojn flori kaj kreski kaj kiam oni havas la propran rikolton. Estas sperto kio miaopinie en la nuna moderna civilizacio mankas al multaj homoj kaj tio povas igi ilin malsana.

Dillenburg, la 20a de aprilo 2018

PS: 1764 kvadratmetroj (42*42) estas pli-malpli la areo kiu ĉiu homo bezonas por produkti ĉiujn necesaĵojn por sia vivo. 

Pliaj informoj (en germana lingvo): 


http://www.deutschlandfunkkultur.de/weltacker-experiment-wie-viel-anbauflaeche-braucht-ein.976.de.html?dram:article_id=333459

Keine Kommentare: