2018-03-03

Malpermeso por dizela veturiloj en urbaj zonoj estas dubinda

La germana justickortumo nun decidis ke urbadministracio povas malpermesi eniron en urbozonojn por dizelaj veturiloj kiuj emisias tro da aerosoloj kaj por tio ne konformas al la aktualaj normoj pri aerpureco. Tiu estas tre dubinda jurisdikcio ĉar civitanoj kaj malgrandaj firmaoj bezonas iliajn veturilojn por fari negocojn kaj enspezi monon. Ank civitanoj kaj feriantoj de aliaj EU-membrostatoj tiam ne plu rajtus veturi tra grandaj urboj kaj aglomeraj zonoj en germanio ĉar preskaŭ ĉiuj motoroj de ruldomoj  karavonoj bezonas dizelon. 
Tiu juĝo rememoras al mezepokaj limimpostoj kaj vojdoganaj barieroj. Ĝi malhelpas memdetermino kaj persona libereco de la civitanoj de eŭropo. Ĉu ni vere volas havi tiujn barilojn  ne estus pli bone enkonduki regulajn kaj pli rigidajn mezurojn de la aerosolkvoto de la elmotoraj gasoj kaj pli alte imposti la veturadon kun malnovaj veturiloj se ĝi ne konformas al la elflugasaj normoj? Mi pensas ke ne devas estis nacigermana decido se vi rajtas veturi kun dizelo veturilo au ne, sed devas esti respondeco de la eŭropa registaro decidi tiurilate.


   
  

Keine Kommentare: