2019-12-17
Kurado
Kurado - Mi kuradas jam tridek minutojn kaj dume sentas min bonege. La aero freŝiĝas frumatene kaj ankoraŭ
neniu aŭto aŭ kamiono ekposedas la stratojn. Mi aŭdas nur miajn kurpaŝojn trap-trap-trap sur
dura asfalto kaj regulajn elspirojn. Estas ĉiam denove granda plezuro kiam oni fine venkas
la allogan liton komforta kaj varma. Rekomendas havi planon kiam ofte kaj longe oni kuras,
mi ekzemple kuradas dimanĉe antaŭtagmeze kaj merkrede fruege matene. Tiu laŭ mi sufiĉas por
resti trejnita kaj korpe sana. Por resti mence sana mi ekzercas kaj lernas la karan
internacian lingvon nomata Esperanto.
2019-11-23
"Vendredoj por estonteco" kaj alia "verdaj" iniciativoj
La problemo kun multaj "verdaj" iniciativoj aŭ movadoj estas ke ili ne estas daŭripova. Ili ne povas esti daŭripova ĉar ili ne kontraŭbatalas la kapitalistan sistemon kiel ĉefa kaŭzo de la mondaj ekologiaj problemoj. Ĝuste verdaj movadoj kun mondvastaj celoj devas pripensi, ke la celgrupo de iliaj agadoj ne estas nur la anglaparolanta parto de la mondo, sed la tuta homaro. Do kiam la iniciatoroj uzas anglajn frapfrazojn kaj la anglan lingvon kiel propra laborlingvo ili tute ne komprenas ke per tio ili nur plifortigas la disipan kapitalistan sistemon kiu kaŭzis kaj kaŭzas la socialajn krizojn kaj ekologiajn problemojn kiujn ili volas forigi.
2019-08-20
glossary-of-nautical-terms <> glosaro-de-naŭtikaj-esprimoj
https://www.diy-wood-boat.com/Boating-terms.html
http://seatalk.info (US)
https://www.pbo.co.uk/nautical-almanac/glossary-of-nautical-terms (UK)
glossary-of-nautical-terms <>glosaro-de-naŭtikaj-esprimoj
Fontoj: Glossary_of_nautical_termshttp://seatalk.info (US)
https://www.pbo.co.uk/nautical-almanac/glossary-of-nautical-terms (UK)
2019-08-15
Esperanto Einsteiger-Kurs in Dillenburg vom 16.-18.08.2019
Uhrzeiten
Freitag, 18Uhr - 21 Uhr
Samstag, 12 Uhr - 18:00 Uhr
Sonntag, 12 Uhr -16:00 Uhr
Kosten:
55Euro (einschliesslich Lehrbuch)
2019-06-30
Realigeblaj utopioj - Malakcepto de kutimaj modeloj estontaj
Libroj trakukendaj
1. Libro de yona friedman
/germane/ Machbare Utopien - Absage an geläufige Zukunftsmodelle
/titolo de la franca origina eldono/ Utopies r´ealisables - Comment vivre entre les autres snas ^etre chef et sans ^etre esclave?
Realigeblaj utopioj - Malakcepto de kutimaj modeloj estontaj
El la ĉapitro 1 Enkonduko de 3 Aksiomoj
a) Utopioj estiĝas de kolektiva malkontenteco
b) Utopioj nur povas estiĝi kiam ekzistas konata rimedo kiu estas uzebla por finiĝi la malkontenteco
c) Utopio nur estas realigebla kiam ĝi estas aprobita kolektive
- Koncerne la realigebla utopio precipe gravas gajni unue la aprobon kolektivan
- Koncerne la plano gravas ke la metodo estas aplikebla
Alie dirite, la realigebla utopio ĉiam estas antaŭ la plano. Ekde kiam la ideo de la realibebla utopio estas akceptita, sekvas la realizado de la plano dank al la metodo, sen tio la realigebla utopio, tion oni devas substreki, ne estiĝus.
La estiĝo de utopio ĉiam estis karakterizita per tempa malfruiĝo de konoj aŭ scioj: Kiam oni pro malkontenta situacio pripensas apliki novan metodon, tiam tiu metodo estas jam konata minimune unu generacio. Por esti pli precize oni povus diri ke ofte nur post nova metodo estas aplikita oni taksas situacion kiel malkontenta. Tiamaniere antaŭ kelkaj jarcentoj certaj malsanoj estis akceptita kiel fakto kaj la pensadon ke estus ebla kuraci ilin nur estiĝis kiam oni eltrovis praktike imageblan kuracmetodon.
La tria aksiomo estas tiu kiu precipe gravas, kvankam ĝi estas malatentata de surfacaj rigardantoj. Kiam ni okupas pri facila ekzemplo de malsano kaj ĝia kuracmetodo, ni tuj renkontas tiun kriterion; ne sufiĉas eltrovi kuracilon kontraŭ malsanon; la malsanulo ankaŭ devas esti preta ĝin preni.
Se la unua leĝo de utopioj, kiam ni nun vidis, koncernas la malfruecon inter malkontenteco (unua aksiomo) kaj aplikebla metodo (dua aksiomo), tiam la dua leĝo de utopioj koncernas la malfruecon inter la aplikeblaj metodoj (dua aksiomo) kaj la kolektiva aprobo (tria aksiomo), kiu necesas por la aplikado de la metodo.
Tiuj du malfruecaj leĝoj ĉiam malrapidigas (dum minimume du generacioj) la pluevoluon de la homa specio (en bono kiel en malbono).
Yona Friedman plue distingigas paternalistaj kaj senpaternalistaj utopioj. La unua aksiomo postulas kolektivan konsciencon pri ekzistanta malkontenteco, la tria aksiomo postulas kolektivan aprobon rilate la rimedojn aplikendajn. Tiuj du aksiomoj do koncernas la kolektivon, la dua aksiomo koncerne konata rimedo ne postulas teknikan konon de la kolektivo. Tiu rezonado montras ke la rilato inter la unua kaj tria aksiomo estas fundamenta koncerne realigeblaj utopioj, ĉar ĝi difinas la kolektivon por kiu la utopio estis koncipita. Kaze de paternalista utopio la konscienco pri aplikebla metodo estas en la manoj de manpleno da individualistoj, kiuj estas nomita elito. Kaze de senpaternalistaj utopioj la samaj scioj estas posedataj de ĉiuj aŭ estas atingeblaj de ĉiuj egalmaniere, kaj ĉiuj tri aksiomoj validas por unu kaj la sama kolektivo.

2019-06-12
fantasta biblioteko en mia distrikturbo Veclaro = Wetzlar
Hieraŭ mi estis la unuan fojon en la fantasta bibliteko de mia distrikturbo, Veclaro (Wetzlar). Ĝia retadreso estas https://www.phantastik.eu/
Tie mi luprenis diversajn librojn, i.a. vojaĝlibro pri la baltaj statoj. Tiu bibliteko estas vera trezoro por homoj kiuj ŝatas legi scienc-fikciajn, fantastajn-fantaziajn aŭ hororajn rakontojn. La domo estas plenstopita kun libroj kaj magazinoj kaj ĉiu estas nete ordigita kaj atingebla sur librobretoj. Estas ankaŭ prelegoj kaj specialaj eventoj en la vesperoj. La ununura malavantaĝo estas la mallongaj malfermaj tempoj.

2019-06-01
Esperanto kaj Etereumo - similaj vojoj kaj obstakloj ?
Esperanto estas projekto kun la celo ke homoj pli bone kompreniĝu unu la alian. Tiu praktike eblas ĉar Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj. Kaj Esperanto havas la avantaĝon ke ĝi estas relative neŭtrala, tiu signifas ke ĝi estas propraĵo de neniu ajn ŝtato aŭ lando. Tiu neŭtraleco kaj la malferma aspekto de la lingvo faras el Eo la idealan kandidaton por la venonta mondlingvo. En tiu senco la nuntempa disvastiĝo de la angla lingvo estas bona kaj celdirekta paŝo al la enkonduko de la venonta mondlingvo Esperanto.
Mi nuntempe kun interese legas pri la rapida evoluo kaj disvastiĝo de bitmonaj valutoj. Simile kiel ekzistas pli ol mil diversaj planlingvaj projektoj, nun jam ekzistas ĉirkau mil diversaj bitmonaj projektoj - apud la plej konata bitmonero nomata "Bitcoin". Eble interesus vin ke ankaŭ Bitmono povas estis nomita neŭtrala, ĉar neniu ŝtato au lando povas kontroli au eĉ malpermesi bitmonerojn. Bitmonaj projektoj kiel planlingvaj projektoj estas iasence nekontrolebla - kaj tiu ofertas ŝancojn sed ankaŭ riskojn. Kiam la homoj ekscias pri la novaj ŝancoj kaj eblecoj kiu bitmono kaj precipe la t.n. "spertaj aŭ inteligentaj kontraktoj" (angle: "smart contracts") ilin povas oferti, ili nature ne volas malhavi tiun progreson. Fakte per spertaj kontraktoj homoj iĝos de nuraj konsumentoj al kaj konsumentoj kaj producentoj de informoj. En la angla oni kreis la novan vorton prosumer¹ "prosumento" por tiu nova stato, kiu kunigas konsumenton kaj producenton en unu persono. Do en la proksima futuro ni tre verŝajne ricevos bitmonon, kiam firmaoj volas havi niajn datumojn aŭ niajn opiniojn. Interese estas ke Ethereum, apud Bitcoin la dua plej konata bitmona valuto, estis precipe evoluita por ke spertaj kontraktoj povas uzi la blokĉenon de Ethereum, kaj nun multaj programistoj komencas lerni tiujn novajn konceptojn kaj teknikojn kaj plievoluas ilin.
¹ vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Prosumer
² https://eo.wikipedia.org/wiki/Ethereum
Legu ankau: https://www.coindesk.com/can-bitcoin-learn-failure-global-language-esperanto

Abonnieren
Kommentare (Atom)