Per abitra difino la naskiĝdato de Jesuo estas la komenco aŭ tielnomata jaro nulo de la hodiaŭa kalendaro enkondukita de la papo Gregorio la 13a en la jaro 1582. La bezono reformi la ĝis tiam validan julian kalendaron estis kaŭzita ne nur de la tro longdaŭra kalendrojaro kompare kun unu sunjaro, sed precipe de la problemoj precize defini la daton de la paskofesto, kiu dependas de la printempa plenluno.
Tio ĉi gregoria kalendaro validas nun tutmonde, ĉar ĉiuj landoj unu post la alia transprenis la gregorian kalendaron kio ĉekomence estis nur uzita de unuaj romkatolikaj landoj en eŭropo, sed nur ekde 1752 de anglio kaj la britaj kolonioj en ameriko, ekde 1873 de japanio, ekde 1917 de turkio, ekde 1918 de sovet-ruslando kaj 1922 de sovetunio laj laste ekde 1949 de la popola respubliko ĉinio. Do oni povas konstati ke la enkonduko de la gregoria kalendaro daŭris pli-malpli 400 jarojn, sed finfine sukcesis. En la jaro 1582 la papeco kaj la romkatolika eklezio ankoraŭ estis gravaj influhavaj institucioj kun politika aŭtoritato, kompareble hodiaŭ eble kun organizacioj kiel la Eŭropa Komisiono aŭ la UNO. Nuntempe la papo jam delonge ne havas tian politikan influon kaj estas neimagebla, ke nova kalendara reformo estos iniciita de la eklezio, sed pli verŝajne la iniciato venos de internacia organizo apogita de norminstitucioj. Bona ekzemplo estas ke ekde la jaro 1930 la ĵus fondita "Monda Kalendara Asocio" klopodis enkonduki novan perfektigitan "Mondokalendaron", unue ĉe la Ligo de Nacioj kaj poste ĉe UNO, kaj dum la jaroj 1930 -1950 ekzistis internaj strebadoj en ambaŭ organizoj por kalendara reformo, sed oni ne venis al rezolucio, kvankam la nova tutmonda kalendaro havas aron da avantaĝoj, kiel ekzemple:
Retligiloj:
http://www.theworldcalendar.org/TheRiddleOfTime.htm
http://myweb.ecu.edu/mccartyr/wca_history.html
http://www.theworldcalendar.org/
http://www.theworldcalendar.org/FAQ.htm
http://www.theworldcalendar.org/TWCandDescription.pdf

- Jaro de 364 tagoj estas uzita kiel la bazo por kalkulanta datojn kaj ĉiu jaro estas esence egale
- La kvaronoj de la jaro estas egala: ĉiu kvarono enhavas 91 tagojn aŭ 13 semajnojn aŭ 3 monatojn kaj la 4 kvaronoj estas identa en skemo
- Ĉiu monato inkluzivas 26 labortagojn, plus dimanĉoj
- Ĉiu jaro komencas sur dimanĉo, 1-a de januaro kaj ĉiu laboranta jaro komencas lunde, la 2-an de januaro.
- Ĉiu kvaronjaro komencas sur dimanĉo kaj finas sur sabato.
- La aldono fini la jaron kun la 365a tago, la t.n. Mondotago (Worldsday), kiu sekvas la 30an de decembro ĉiu jaro, stabiligas la kalendaron kaj faras ĝin “eterna”. Registrita kiel decembro W, ĝi egalas la hodiaŭn decembro la 31-a.
- Ĉiu 4-jara superjartago estas aldonita fine de la dua kvarono kaj sekvas la 30-an de junio. Registrita kiel junio W, ĝi egalas junio 31-an en superjaroj.